Alba Longa | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 41° 44′ 49″ N, 12° 39′ 1″ O (mapo)41.7469112.65026Koordinatoj: 41° 44′ 49″ N, 12° 39′ 1″ O (mapo) | ||||
Estiĝo | 12-a jarcento a.K.E. | ||||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||||
Alba Longa | |||||
Vikimedia Komunejo: Alba Longa [+] | |||||
Alba Longa estis antikva urba ŝtato sur Apenina duoninsulo. Ĝia loĝantaro apartenis al la antikva etno de latianoj. La urbo situis proksimume 20 km sudoriente de la Romo sur bordo de Albana Lago, larĝtrajte en loko de la moderna urbo Castel Gandolfo.
Livio prezentas, ke Alba Longon fondis en duono de 12-a jarcento a.K. Eneo, filo de Askanio. La urbo kreskis, danke al avantaĝa situo ĝi fariĝis ekonomia kaj kulta centro de Latio kaj fondis proprajn koloniojn. Ĝi estis gvida forto de Latia ligo, konfederacio fondita por komuna defendo kontraŭ la etruskoj.
Laŭ legendo estis en la jaro -794 la reĝo Numitoro detronigita fare de sia frato Amulio. Tiu devigis Numitoran filinon Rhea Silvian fariĝi votintino en templo de diino Vesto, por senigi potencialajn adeptojn de la trono. Sed Rhea Silvia kun dio Marso (dio) naskigis ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj post sia plenkresko, fondis la urbon Romon kaj mortigis uzurpulon Amulion.
Romo baldaŭ fariĝis la ĉefa konkurencanto de Alba Longo kaj inter ambaŭ urboj eksplodis milito, en kiu kontraŭ Romia reĝo Tullus Hostilius estris Alba Longon Gaius Cluilius kaj post lia morto diktatoro Mettius Fufetius. Romianoj fine venkis, loĝantojn de Alba Longo devigis transloĝiĝi sur monteton Caelius kaj faris el ili civitanojn de Romo, dum male en Alba Longon transloĝiĝis Romianoj. Danke al tio Romo fariĝis sekvanto de Alba Longo fronte de Latia Ligo.
El Alba Longo derivis sian originon Julio Cezaro. Dum Romiaj tempoj la loko estis eksterurba somerrestadejo, imperiestro Septimius Severus ĉi tie konstruigis signifoplenan fortikaĵon Castra Albanan.